Ferreira Gullar en Esperanto: "Não há vagas"

Jen la poemo Não há vagas (Senlabore) de Ferreira Gullar, tradukita kaj deklamita en Esperanto.

https://www.youtube.com/watch?v=sDIvmV12xCc

 

SENLABORE

La prezo de fazeoloj ne decas en poemo. La prezo de rizo ne decas en poemo. Ne decas en poemo la gaso la lumo la telefono la forfraŭdo de lakto de viando de sukero de banano.

La ŝtatoficisto ne decas en poemo kun ties malsat-salajro ties vivo fermita en arkivoj.

Samkiel ne decas en poemo la laboristo kiu frotpurigas sian tagon en ŝtal' aŭ karbo en ejoj plej obskuraj

‒ ĉar la poemo, sinjoroj, estas fermita: “senlabore”.

Sole decas en poemo viro sen stomako virino el nuboj frukto senpreza.

La poemo, sinjoroj, ne fetoras ne odoras.

Enric Baltasar
Enric Baltasar

Growth Engineer. Writing about language learning, tech, and productivity.

Follow:

Comments

Have any questions or got anything to share?
Message me on or