Utilaj rimedoj por Esperanto-aktivuloj

En ĉi tiu paĝo vi trovos ligilaron al utilaj paĝoj kiuj nepre helpos vin kiel Esperanto-aktivulo.

activism

 

Krei kaj mastrumi organizon

  • Divido de taskoj: kvankam iufoje povas ŝajni evidentaj la funkcioj en organizo, estas eble forgesi asigni tiom gravajn respondecojn kiel mastrumado de paĝo en socia reto, aŭ ne bone asigni ilin de la unua momento. Ĉi tio poste signifos koncentriĝo de taskoj kaj neplenumo de pluraj el ili, eĉ se gravaj. Ĉi tiu trejnadilo helpos vin orientiĝi por bone listigi kaj respondecigi la taskojn de organizo.
  • Ĉen-teorio: agnosko de lig-infuo inter klubanoj, kaj kiel profiti tion por plialtigi la partoprenantaron de la kunvenoj en klubo.

 

Instruado

 

Iloj

  • Google Alerts: ilo kiu povas sendi al vi retmesaĝon kiam oni menciis vian organizon en Interreto aŭ parolis pri Esperanto en via regiono, ekzemple alia organizo anoncis kurson, pri kio vi ne sciis.
  • Internet Archive: ofte okazas ke ni trovas interesan enhavon sed post tempo ĝi malaperas, sed per ĉi tiu ilo ni povos revidi tiujn paĝojn.
  • Censado Esperantista Konstanta: temas pri tuta merkatika sistemo por trovi kaj interrilatigi homojn kaj, kvankam eble tro labor-peza por malgranda kaj volontula organizo, ĝi povas doni al ni kelkajn interesajn ideojn kaj konatigi al ni diversajn ilojn.
  • Landaj mapoj: simpligita kaj tre facila sistemo de censado, utila ankaŭ por varbado.
  • Serĉilo de Lernu: sistemo por trovi kaj gvidi kelkajn pliajn lernantojn en nia areo.
  • Listoj en Facebook: maniero vidi la novaĵojn de nur kelkaj paĝoj kaj homoj, por scii pri oniaj interesoj, vidi agojn por imiti, ktp.
  • Loomio: ena komunikilo kiuj disponas ĉiujn necesojn kaj avantaĝojn kiujn ne havas aŭ mankas en aliaj iloj.

 

Retmerkatiko

 

Varbado

 

Atingi monon

  • Fonduso Trampolino: etaj monhelpoj deciditaj post ĉiu du monatoj por junularaj projektoj kaj ideoj.
  • Fonduso Partoprenu IJK: temas pri la plej granda renkontiĝo en la mondo, kiu okazas unufoje ĉiujare en iu lando de la mondo, kaj TEJO ĉiam helpas kelkajn homojn partopreni, kaze ke ĝi estu ilia unua IJK kaj krome okazu eksterlande.

 

Enhavo-riĉigo

 

Sukcesaj kazoj

 

Kelkaj retejoj

  • Aktivula Akademio: loko kie aktivuloj povas aperigi praktikajn kaj mallongajn artikolojn kaj diskuti pri agado.
  • Esperanto Ilustrita: tre aktiva kaj ĝisdatigita paĝaro kie estas eble legi pri movadaĵoj el la tuta mondo per mallongaj artikoloj.

 

 

Iom post iom mi aldonas pliajn. Vi rajtas rekomendi ligilojn! 😉

Liked it? Share it! ;)

Be First to Comment

Leave a Reply