Hay un verso de este poema, el cuarto de La voz a ti debida, que me impactó luego de haberlo traducido; no así antes:
(Tio) okazos per mirindaĵo
¡Ahora ya sabéis por qué a veces lo decía!
[4] Se min vi vokus, jes, se min vi vokus! – Forlasantus mi ĉion, ĉion mi forĵetantus: la prezojn, la katalogojn, la bluon de l’ oceano sur la mapoj, la tagojn kaj ties noktojn, l’ antikvajn telegramojn kaj ankaŭ amon. Vi, ja ne mia am’, se min vi vokus! – Atend’ al via voĉo: en la sub’ teleskopoj, ekde la kosmaĵo, per speguloj, per tuneloj, per superjaroj ĝi eble venos. El kie mi ne scias. Per mirindaĵo, ĉiam. Ĉar se min vi vokos —se min vi vokus, jes, se min vi vokus!— okaz’ per mirindaĵo, inkognite, sen vidi. – Neniam per la lipoj de mi kisataj, neniam per la voĉo kiu dirantas: “Ne foriru.” |
[4] ¡Si me llamaras, sí, si me llamaras! – Lo dejaría todo, todo lo tiraría: los precios, los catálogos, el azul del océano en los mapas, los días y sus noches, los telegramas viejos y un amor. Tú, que no eres mi amor, ¡si me llamaras! – Y aún espero tu voz: telescopios abajo, desde la estrella, por espejos, por túneles, por los años bisiestos puede venir. No sé por dónde. Desde el prodigio, siempre. Porque si tú me llamas —¡si me llamaras, sí, si me llamaras!— será desde un milagro, incógnito, sin verlo. – Nunca desde los labios que te beso, nunca desde la voz que dice: “No te vayas.” |

Reality builder, marketing passionate and entrepreneur.
Bonege, Enric!
Jen kvar komentetoj (eble eraraj sed bonavolaj).
Vi, ne estanta mia am’ -> Mi aldonos komo “Vi, ne estanta mia am’,”
Ĉe kio mi ne scias. -> “El kie mi ne scias”
Neniam per miaj lipoj al vi kisantaj -> Temas ne pri la lipoj de la poeto, sed de lia amata. “Neniam per viaj lipoj de mi kisataj” (aŭ io pli bele dirita sed samsignifa)
per la voĉo al vi diranta -> per la voĉo, kiu diras
Koran dankon pro viaj komentoj, Javier! Jen miaj respondoj:
1) Komo aldonita.
2) Ĉe kio => El kie. Ŝajnas ke vi pravas.
3) Ŝanĝite.
4) Mi preferas ne ŝanĝi tion. Ĉu laŭ vi la nuanco tiel gravas ke mi devus ŝanĝi, aŭ temas pri io pli “stila”?
Aliflanke, pro silabado mi faris kelkajn ŝanĝetojn; mi esperas ke la poemo nun enordas kaj plaĉas al vi (se ne, vi povas diri).
Mi invitas vin komenti kaj kritiki kion mi faras, ĉar tio estas certe konstrua. Dankegon 🙂
Via traduklaboro ege placxas al mi. Pri la 4 komento, tute ne temas pri io stila, sed pri la signifo. Kiu diras “no te vayas” kaj kiu estas tiu “al vi”? Cxu vere “al vi”?
Ha, certe! Mi ĵus konstatis kaj ŝanĝis tion laŭ via propono. Dankon =)