Vi povas helpi Esperantujon nun

Kelkaj esperantistoj kreas aĵojn en Esperanto. Tio estas bona. Mi kaj vi ŝatas la aĵojn en nia lingvo. Sed nur malmultaj diskonigas tiujn Esperantaĵojn. Tio estas malbona. Mi klarigas la kialon sube.

botones-redes-sociales
Paŝetoj al via Fina Venko

Pensu pri Natalia. Ŝi kreas sian unuan videon en Esperanto. Ŝi laboras dum 30 minutoj por ĝi. Ŝi estas kontenta, ĉar ŝi havas la impreson ke ŝi kontribuas al Esperantujo. Ŝi montras sian videon al siaj amikoj. La amikoj de Natalia ŝatas ĝin. En Youtube, 5 vidoj, 3 ŝatoj. Jen ĉio, fino de la vivo de la video.

Natalia faras alian videon. Simile, ŝi laboras dum 30 minutoj. Tiu video tre similas al la antaŭa. Ŝi montras sian videon. Ĉifoje, fama amiko de Natalia (Leon) diskonigas la videon. Nun, la amikoj de Natalia kaj la amikoj de Leon spektas la videon. 20 vidoj! 5 ŝatoj! Tio estas progreso. Natalia feliĉas pri tiu progreso. Ŝi nun volas daŭre fari videojn por daŭre progresi.
Kiu estas la plej utila? Ĉu Natalia, ĉar ŝi faras videon, kaj 5 amikoj spektas ĝin? Aŭ eble Leon, ĉar li diskonigas la videon, kaj 15 pliaj homoj spektas ĝin? Ni povas diskuti pri tio. Danke al Leon, pli da esperantistoj povas ĝui la Esperantaĵon. Sed tio eblas nur ĉar Natalia antaŭe faris la videon.

Sed estas afero pri kiu ni ne bezonas diskuti: Natalia bezonas 30 minutojn por fari la videon. Leon bezonas nur 30 sekundoj por diskonigi ĝin. La ago de Leon estas multeoble pli efika. Se la celo estas helpi esperantistojn trovi Esperantaĵojn, ni faru pli kiel Leon.
Jen alia ekzemplo: Imagu Evildea. Imagu ke li bezonas 60 minutojn por fari videon, kiun spektas 300 homoj. Imagu ke vi bezonas 1 minuton por diskonigi ĝin, kaj danke al tio, 10 homoj spektas la videon. Kiu estas pli efika? Vi aŭ Evildea? Vi (300/60=5, 10/1=10). Vi estas pli efika ol Evildea. Ŝokita? Ne estu, tio normalas. Tio ĉiam estas tiel. Kreanto de enhavo estas nenio sen tiuj, kiuj diskonigas la enhavon.
Do diskonigi efikas. Homoj kiuj multe diskonigas tiel estas ofte pli utilaj ol famaj esperantistoj. Tamen, multaj homoj ne diskonigas. Multaj homoj ne premas la butonon “Like” aŭ la butonon “Share”, ili ne kopias la ligilon al la artikolo aŭ libro. Ili simple ĝuas sen ĝuigi. Ili ne faras tiun simplan agon kiu postulas nur sekundojn. Por nia Esperantujo, tio estas maloportuna. Por kreski, ni diskonigu la Esperantaĵajn nutraĵojn al la tuta Esperanta arbo. De la radikoj ĝis la folioj.
Ni tute ne bezonas apartan talenton por diskonigi. Se vi povas ŝati, vi povas helpi. Vi ne bezonas verki kiel Claude Piron aŭ kanti kiel Jonny M por esti utila kiel ili. Vi nur bezonas diskonigi la Esperantaĵojn, kiujn vi ŝatas, en sociaj retoj. Tio estas ĉio. Tio estas kiel vi povas plej facile kaj efike helpi Esperantujon.

Kiel diskonigi? Tio simplas. Ĉiu interreta paĝo havas ligilon, kiu ofte komenciĝas per http. Kopiu ĝin. En Facebook, sendu mesaĝon pri la enhavo kaj diru kial vi ŝatas ĝin. En Telegram, parolu pri ĝi aŭ kreu grupon pri ĝi. En Twitter, repepu pri ĝi. En Reddit, afiŝu kaj suprenvoĉdonu la afiŝojn. Nur kelkaj minutoj ĉiutage sufiĉas. Ĝi estas la plej facila kaj la plej grava parto de la esperantista reta agado.

Kelkaj homoj ekkomprenas la gravecon de diskonigi Esperantaĵojn por Esperantujo. Tiuj homoj (kiel mi) uzas grandan parton de sia tempo por amasdiskonigi ĉian Esperantaĵon (ĉefe per Reddit, Twitter, Facebook), por ke ĉiu esperantisto trovu ion, kion tiu ŝatas. Tiuj aktivuloj kreas grupojn (ĉefe en Telegram kaj Facebook) por ke la homoj kiuj havas samajn interesojn scias kien iri por diskonigi kaj ricevi tion, kion ili ŝatas.

Se ankaŭ vi volas kvazaŭprofesie helpi Esperantujon, mi kuraĝigas vin esti en ĉiuj famaj sociaj retoj. Ĉiu fama socia retejo havas siajn Esperantistojn, siajn avantaĝojn kaj siajn apartaĵojn kiujn ni povas uzi. Se vi volas helpi Esperantujon plej efike, estas grave ke vi ĉeestu kaj lernu kiel uzi ilin.

Reddit ; Twitter ; Telegram ; Facebook

Kaj kompreneble, se vi ŝatas tiun artikolon, diskonigu ĝin en tiuj sociaj retoj.
Dankon.

 

Fontohttps://medium.com/@Vanege/vi-povas-helpi-esperantujon-nun-fbf5775528e1

Mi aparte emfazus ke subteno (ŝato, diskonigo, komento…) motivigas homojn daŭre krei / ekkrei.

Liked it? Share it! ;)

2 Comments

  1. Carlos Spinola said:

    Bonege. TDankon pro memorigi nin pri tio grava afero. Tre bone prezentita kaj verkita artikolo.

    31 January 2017
    Reply
  2. ombresaco said:

    mi ne povas pli kunsenti kun vi, dankon pro tiu bona klarigado

    4 February 2017
    Reply

Leave a Reply