Esperanto kvazaŭ imperiisma lingvo: la esperantismaj imperiistoj

Estas multaj esperantistoj kiuj batalas kontraŭ la imperiismo de la angla per Esperanto, sed ĉu estas parolantoj de la angla kiuj batalas kontraŭ la esperantisma imperiismo? Tio ŝajnas al mi tute perfekte kiam ne estas mensogoj, kio parenteze strangas. Mi klarigos pri kio mi parolas:

Kvankam Esperanto estas senideologia, neniu povas nei la ekziston de tre apogitaj komunaj ideoj kiuj donas specialan kaj unikan rolon kaj personecon al la lingvo, kiel ekzemple la jena frazo:

Ĉiu kun sia lingvo kaj unu lingvo por ĉiuj.
― Zamenhof.

Tio signifas ke oni volas Esperanton kiel duan lingvon, por ke estu lingva pluro (kaj kio estas sub ĝi), ne ke ĉiuj lingvoj malaperu kaj nur ekzistu la internacia. Tamen, fojfoje troviĝas esperantistoj kiuj diras ke apogas tiun Zamenhof-an frazon sed ili vere estas fervoraj batalantoj kontraŭ la kaŭzo kiun ili kredas apogi: ili estas esperantismaj imperiistoj. Kion ili celas?

US Flag Around the Earth

  • Ili volas ke ĉio estu Esperante, malaperigante tiel ĉiujn lingvajn limojn. Tio estas infana sinteno, ĉar oni devas lerni ke ekzistas limoj kaj ke ili ĉiam ekzistos. Krome, la nura maniero malaperigi ĉiujn lingvajn limojn estas malaperigi ĉiujn lingvojn escepte de unu. Kaj eĉ pli: se Esperanto estus la sola lingvo en la mondo, ĝi difektiĝus. Konklude: Esperanto neniam devos detrui ĉiujn lingvajn limojn, ĉar tiel detruiĝos Esperanto mem kaj la kultura pluro kiun ĝi povus subteni.
  • La imperiistoj volas ke ĉiuj esperantistoj diru ĉion en la internacia, ĉar ili ne komprenas ke la fakto ekzisti etaj limoj bonas, ili nur volas kompreni ĉion, kaj se ne okazas tio, prenas tion kiel insulton. Kaj plendas kaj plendas konstante, eliras el grupoj, iufoje insultas, ordonas skribe almenaŭ traduki ĉion diritan al Esperanto, ktp.

Mi kazo-depende eĉ ne konsentas diri Esperante ĉion en Esperanto- paĝoj kaj grupoj, ekzemple en la Facebook-a paĝo de la Valencia Esperanto-Asocio. Kial? Imagu ke vi volas informi homojn kiuj ne parolas Esperanton por diri ke estos kurso: ne havus sencon fari tion nur en Esperanto. Imagu ke vi volas informi pri ekskurso en kiu vi ankaŭ volas allogigi interesiĝantojn pri la lingvo; ili ne komprenas Esperanton, do tio ankaŭ ne havus sencon. Krom tio, oni povus diri ke oni povas publikigi ĉion dulingve. Jes, oni povas, sed la nura utilo multajn fojojn estas eksterlanda reklamo por jam esperantistoj. Mi ne dubas ke tio bonas, sed se ĉiu mesaĝo devas esti duoble longa, pro sperto mi scias ke multaj malpliaj legas. Kaj se oni devas traduki ĉion, perdas multe da tempo. Mi jam tradukas la artikolojn de la paĝaro de VEA (la antaŭe menciita asocio) -kaj evidente la paĝaron mem-, estanta ĝi trilingve. Tamen, mi ne malkonsilas ke por lerni, kiam oni skribas mesaĝon en nacia lingvo, traduku ĝin al Esperanto, kaj eĉ pli bone inverse, sed kiam oni aranĝas Esperanto-ekskurson, anoncas ĝin kaj tio kion nur faras iuj estas kritiki ordonante tradukon, mi pensas: ĉi tiuj homoj uzas Esperanton por fermiĝi al la mondo, por fermiĝi en Esperanto mem.

Definitive, la esperantistoj devas forgesi tian emon varbi nur per Esperanto, kaj oni ne nepre devas paroli ĝin ĉiam, ĉar se io estas kvazaŭ imperiisma, ne gravas la nomo de la lingvo, ĉar estas ĝi kaj nelerninda kaj neuzinda.

Liked it? Share it! ;)

Be First to Comment

Leave a Reply