Ferreira Gullar en Esperanto: “Não há vagas”

Jen la poemo Não há vagas (Senlabore) de Ferreira Gullar, tradukita kaj deklamita en Esperanto.

 

SENLABORE

La prezo de fazeoloj
ne decas en poemo. La prezo
de rizo
ne decas en poemo.
Ne decas en poemo la gaso
la lumo la telefono
la forfraŭdo
de lakto
de viando
de sukero
de banano.

La ŝtatoficisto
ne decas en poemo
kun ties malsat-salajro
ties vivo fermita
en arkivoj.

Samkiel ne decas en poemo
la laboristo
kiu frotpurigas sian tagon en ŝtal’
aŭ karbo
en ejoj plej obskuraj

‒ ĉar la poemo, sinjoroj,
estas fermita:
“senlabore”.

Sole decas en poemo
viro sen stomako
virino el nuboj
frukto senpreza.

La poemo, sinjoroj,
ne fetoras
ne odoras.

Liked it? Share it! ;)

Be First to Comment

Leave a Reply