Iĝu lingva mentoro por Esperanto

Iam ni ĉiuj malkovris Esperanton kaj, se vi komprenas ĉi vortojn, vi decidis lerni ĝin. Plej probable vi ankaŭ pensas ke ĝi estas mirinda lingvo, eble eĉ kun bela idealo, kaj de tempo al tempo vi memdemandas Kial ne jam parolas ĝin ĉiuj? aŭ, pli milde, Kial ne pli da homoj ĝin parolas? Mi volas atentigi pri unu el la kialoj: ni foje forgesas ke Esperanto estas socia fenomeno.

Kiam mi estis komencanto, mi aŭdis ke, se hodiaŭ la homaro decidus eklerni Esperanton, post 2/3 jaroj ĉiuj homoj komprenus unu la alian. Sed kiel en la praktiko povus efektiviĝi tio kion diras tiu naiva aserto? La Esperanto-movado havas problemojn pri kreskadapteblo (scalability) pro tio ke, kiel dirite, ni forgesas la socian variablon; mankus homoj por konstrui la turon!

Kaj nun, hodiaŭ, nia sperto montras al ni ke kutime niaj plej valoraj aktivuloj kaj enmovadiĝontoj estas estas la memlernantoj. Tio devus tradukiĝi en nia strategio kiel subteno al novuloj (interesiĝantoj, eklernantoj kaj, jes, ankaŭ iom al eternaj komencantoj), ĉar ni havas du grandajn truojn en kiuj ni perdas homojn: eklernado kaj ekuzado de la lingvo. Ni parolos ĉi okaze nur pri lernado, kaj ni pensu pri la soleco-sento kiu forlasigas la lingvon de tiuj kiuj jam komencis, sed ankaŭ de la aliaj kiuj ne envojiĝis. Ĝuste tion ni devas provi kontraŭstari, kaj ĝuste pri tio mi havas proponon por vi.

mentoring

Pasintjare mi havis (1) la ideon krei novan postenon pri instruado en naciaj organizoj por ke estu homo kiu helpu eklernantojn rete kaj sen rekte instrui. Tio tuj evidentiĝis sufiĉe sensenca ideo, ĉar ni ne disponas la homajn rimedojn por tio, sed ankaŭ ĉar la helpanto kaj la helpato povus loĝi tre malproksime. (2) Tiam mi interesiĝis pri la Delegita Reto de UEA por krei novan kategorion, “mentoroj”. Sed la servo estas preskaŭ senutila ĉar ĝi celas nur membrojn, kiuj krome estas kelkajn centojn en la tuta mondo, kaj por vojaĝoj, por kio ekzistas tute aliaj solvoj. Mi ankaŭ provis starigi propran reton, sed pro pluraj kialoj baldaŭ forlasis la ideon. (3) Tial mi venis al la lasta ideo: MENTORA PROGRAMO!

La ideo estas ke asocioj povas reklami en sia retejo, kaj aktivuloj postprelege, la eblon havi lingvan mentoron danke al programo de TEJO. Tio signifas ke la asocioj devas fari absolute nenion kaj ke la Esperanto-interesiĝantoj povas trovi proksimulojn kaj samaĝulojn kiuj helpas ilin pri orientigo (ekzemple kiel komenci lerni), lingvaj/kulturaj/movadaj demandoj, kuraĝigo kaj enkomunumigo (ekzemple proponante aldoni proksimloĝantajn kontaktulojn en Facebook). Estas la homoj en la komunumo kiu kreskigas la komunumon danke al aliulhelpado kaj utilmemsentiĝo.

Por mentoratoj tio jene funkcios: ili plenigos formularon kaj iam poste ricevos retmesaĝon de mentoro kiu volas helpi. Por mentoroj, ili plenigos unuan formularon kun personaj datumoj, duan kun lingvaj demandoj por ekzameniĝo, kaj poste ili eniros en la Reton de Mentoroj, kie ili ricevos ĉiujn aliajn neprajn klarigojn pri la sistemo.

La solaj kondiĉoj estas havi mezan-altan nivelon (B2) kaj aĝi maksimume 35 jarojn. Pri la aĝo tamen akcepteblas esceptoj kaze de landoj kun malmulte da aktivul-fluo. Se vi volas kandidatiĝi, klaku ĉi tie. Ni volas komenci aligante ĉefe mentorojn el Hispanameriko ĉar baldaŭ lanĉiĝos la kurso de Duolingo hispana-Esperanto.

Pri iel similaj ekzistantaj projektoj, eblas mencii: (1) la lingvohelpantoj de Lernu, kvankam post la reformo de la retejo tu eblo malaperis, (2) kaj la programo Mia Amiko, kiu celas nur Brazilon, sed ŝajne la plej bona ĝis nun. (3) Ankaŭ eblas mencii la profesiecan projekton Ekparolu de edukado.net, tamen ili celas nur homojn kiuj jam iom scias, dum nia projekto troviĝas antaŭe en la lingva funelo kaj ni krome celas krei komunumon de mentoroj; laŭ mi ili estas komplementaj.

Mi invitas vin al la projekto de la plej vasta lingva mentoradprogramo por pli efike kontribui al via ŝtata aŭ regiona komunumo. Krome, se vi jam rolis kiel mentoro, nun prezentiĝas al vi la ŝanco fari tion formale, kaj eĉ povi tion atesti en via vivresumo (ni ankaŭ planas krei diplomojn). Iĝu lingva mentoro por Esperanto!

Liked it? Share it! ;)

Be First to Comment

Leave a Reply